Zamenhom' kiel verda kometo...
kaj lia helpanto kabeto
krokodilojn superos ĝis fine aperos
steloj verdoj sen iu diskreto.
Per Zamenkopter' veturante
per Zamenŝnurego ŝnurante
per Zamenpafil' kaj en Zamenmobil'
ili ĉasas la bestojn spurante.
Ignorante eksterajn konsilojn
uzante la fortajn pupilojn
de Zamenokuloj en ĉiuj angloj
li serĉas la fikrokodilojn!
Sed kontraŭ la Homo el Fero
kaj lia elkupra partonero
kontraŭstaras la fortoj de miloj da vortoj
kaj la varma somera vetero.
Tra nokta nebul' ili strebas
dum stel' en ĉiel' verde ŝvebas
dum kelkaj studentoj per fortaj akĉentoj
$%as kaj *&^as kaj &@as.
Per Zamenkopter' veturante
per Zamenŝnurego ŝnurante
per Zamenpafil' kaj en Zamenmobil'
ili ĉasas la bestojn spurante.
Kaj kiom obstinas la baroj
kiom havas balbit' de cent jaroj
tiun Verda Kometo kaj fida Kabeto
batalos ĉe ĉiaj eraroj.
Ni spite de ĉiu doloro
de pedagogia esplor' de manka rigor'
de ĉia ignor' ja atingos la finon en gloro!
Tiun ĉi fide verde dirante
strebadas dum sin maltirante
Zamenhom' kaj Kabeto
Je ĉiu ripeto krokodilojn en akvo tirante.
Per Zamenkopter' veturante
per Zamenŝnurego ŝnurante
per Zamenpafil' kaj en Zamenmobil'
ili ĉasas la bestojn spurante.
Kiom multaj verŝajne la bestoj
kiom ne supereblaj la nestoj
laŭ ĉies atest' krokodila molesto
pli similas al kelstoj ol festoj.
Ili el Zamenŝipoj ***
kaj de Zamenflugiloj ***
romaron verdigos kaj ĉiun restigos
sub brustaj verdsteloj grimantaj
Zamenhom' kiel verda kometo
kaj lia helpanto Kabeto
krokodilojn superos ĝis fine aperos
steloj verdaj sen iu diskreto.
David Jordan